Internacia Agentejo por Energio: Eŭropo devas sin prepari kontraŭ plua altiĝo de prezoj de energio
CMG Publikigita: 2023-03-10 20:09:05

La 9an de marto, Fatih Birol, plenumanta direktoro de la Internacia Agentejo por Energio, asertis, ke estonte Eŭropa Unio renkontos rimarkindan altiĝon de prezoj de energio, kaj malmultekosta tergaso ne plu ekzistos. La prezo de tergaso ne povos esti sama kiel tiu, kiu okazis antaŭ la sankcioj fare de la Okcidento kontraŭ Rusio, kaj por tio la konsumantoj devas sin prepari.

Birol emfazis, ke eĉ se oni ekspluatos novan petrolkampon, tiu ekspluatado bezonos plurajn jarojn. Li alvokis, ke familioj kaj entreprenoj daŭre reduktu uzokvanton de gaso. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree