Tra la du sesioj komprenu la tutprocezan popolan demokration
CMG Publikigita: 2023-03-10 14:33:33

La ĉinaj du sesioj okazantaj en Pekino estas grava fenestro por observi la tutprocezan popolan demokration de Ĉinio.

En la ĉi-jaraj du sesioj la amendita projekto pri Leĝofara Leĝo refoje estas prezentita al ekzamenado de la Nacia Popola Kongreso. Leĝofara leĝo aplikiĝas por normigi la leĝodonan sistemon kaj la leĝodonajn aktivecojn de ŝtato. Ĝi estas fundamenta leĝo, sur kiu la socialisma justica unueco estas gardata, kaj kiu, oni diras, “mastrumas aliajn leĝojn”. Observantoj rimarkas, ke en la amendita projekto pri Leĝofara Leĝo la enhavo, persisti kaj disvolvi la tutprocezan popolan demokration, estas enskribita.

Ĉu lando estas demokratia aŭ ne? La ĉefaĵo sin prezentas en tio, ĉu la popolo rolas tutvere kiel mastro. En Ĉinio estas pli ol 1,4 miliardoj da loĝantoj, aŭ preskaŭ kvinono de la tuto en la mondo. Kiel, tiom da homoj, esprimas sin? Kaj kiel kunigi kaj efektivigi tiujn esprimojn? Ĉinio tamen trovis tiun oran ŝlosilon, t.e. “tutproceza popola demokratio”.

La tutproceza popola demokratio estas esenca propreco de la socialisma demokratia politiko. Tiu demokratia modelo ligas la demokration de elektado kun la demokratio de interkonsiliĝado, kaj en ĝin penetras demokratiaj elektado, interkonsiliĝado, decido, administrado kaj superrigardo. Per ĝi la voĉoj de la popolo aŭdiĝas en ĉiuj flankoj de politika vivo kaj socia vivo, kaj tiel la deziroj, kiujn la popolo esprimas, estas la “plej vastaj, plej veraj kaj efikaj flanke de demokratio”.

Demokratio ne estas ornamaĵo, nek meblitaĵo, sed io, kio povas solvi problemojn de la popolo kaj kontentigi la bezonojn de ili. La bonfarta socio finkonstruita, la grandaj sukcesoj en la kovimo, la ĉina modernigo konstante antaŭeniĝanta, kaj la sociekonomiaj atingoj akiritaj de Ĉinio, ĉiuj ne povas apartiĝi de la tutproceza popola demokratio.

Disvolvi la tutprocezan popolan demokration estas unu el la esencaj postuloj de la ĉina modernigo. Tiu modelo manifestas al la mondo la grandegajn avantaĝojn de la “regado de Ĉinio” kaj novan vojon por la homara demokratia afero. Kun daŭra akcelado de la ĉina modernigo, la vojo de la tutproceza popola demokratio estas pli kaj pli larĝa kaj vasta, kreas pli da evoluaj fruktoj, kaj favoras pli da mondaj civitanoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree