Pafiĝis sukcese 400 spacoveturiloj esploritaj de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio
CMG Publikigita: 2023-03-10 16:38:04

La 10an de marto, pafiĝis la satelitoj Tianhui-6 ĝemelaj per la portoraketo Longa Marŝo 4C en la Satelita Pafcentro en Taiyuan-urbo, Shanxi-provinco, norda Ĉinio. La ĝemelaj satelitoj, Tianhui-A kaj Tianhui-B, jam eniris la planitan orbiton. La paftasko estas plenumita plensukcese.

La satelitoj estas esploritaj de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio sub Ĉina Korporacio de Spaca Scienco kaj Teknologio kaj aplikataj precipe por topografiado kaj informado pri geografio, censo de teritoriaj riĉfontoj, sciencaj eksperimentoj kaj tiel plu. Ĝis nun jam pafiĝis sukcese 400 spacoveturiloj esploritaj de la Ĉina Akademio de Spaca Teknologio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree