Fermiĝis pekina dialogo inter Saud-Arabio kaj Irano
CMG Publikigita: 2023-03-11 17:36:24

 La 10an de marto fermiĝis la dialogo inter Saud-Arabio kaj Irano en Pekino, prezidita de Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio(KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ. Al lafermo ĉeestis saudarabia ministro pri ŝtato kaj membro de Konsilio de Ministroj kaj nacia konsilanto pri sekureco, Musaad bin Mohammed Al-Aiban, kaj la sekretario de la Plejsupera Nacia Sekureca Konsilio de Irano, Admiral Ali Shamkhani.

Wang Yi gratulis Saud-Arabion kaj Iranon pri tio, ke la du landoj faris historian paŝon kaj akiris grandajn fruktojn por siaj rilatoj. La du partioj atingis interkonsenton pri solvado de problemoj respektive prizorgataj kaj difinis vojmapon kaj horaron, kaj tio metas solidan fundamenton por ilia posta laboro. Tiu ĉi pekina dialogo malfermis novan paĝon de la rilatoj inter Saud-Arabio kaj Irano. Kiel lafidinta amiko de ambaŭ landoj, Ĉinio volas plue ludi konstrueman rolon.

Al-Aiban kaj Shamkhani, nome de siaj ŝtatestroj, gratulis Xi Jinping refoje esti elektita kiel ŝtata prezidanto, kaj alte taksis la diplomation de Ĉinio kiel potenca lando, kiu akiris distingajn meritojn. Ili dankis, ke Ĉinio organizis kaj subtenis tiun ĉi dialogon kaj igis ĝin sukcesa. Ili esprimis la volon daŭre fari konstrueman dialogon, plenumi la atingitan interkonsenton, plue plibonigi la rilatojn inter si, persisti en la principo de suvereneco kaj reciproka neinterveno en la internajn aferojn, plifortigi najbaran amikecon, kaj kune gardi longatempajn pacon kaj ordon en la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree