Fremdlandaj gvidantoj gratulis Xi Jinping pro elektiĝo kiel ĉina prezidanto
Pluveta Publikigita: 2023-03-11 17:56:21

Post publikiĝo de la informo, ke vendrede en la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, Xi Jinping estis elektita kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la ĈPR, multaj fremdlandaj gvidantoj respektive sendis gratulajn mesaĝojn en la unua tempo.

Rusa prezidento Vladimir Vladimirovich Putin diris en la gratula mesaĝo, ke okaze de la reelektiĝo de Xi kiel prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, li ŝatus doni sian varman gratulon. Ĉi tiu decido alprenita de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio montras, ke prezidanto Xi ĝuas altan prestiĝon kiel ŝtatestro, kaj ke liaj politikoj pri antaŭenigo de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio kaj defendi la interesojn de Ĉinio sur la internacia scenejo estas aprobitaj kaj subtenataj de la ĉina popolo. La rusa flanko alte taksas la kontribuon de Xi al plifortigo de la ampleksa strategia partnereco de Rusio kaj Ĉinio. Putin firme kredas, ke per komunaj klopodoj, la kunlaboro de Rusio kaj Ĉinio en diversaj kampoj daŭre atingos fruktodonajn rezultojn. Li pretas plu konservi proksiman komunikadon kaj kunordigon kun Xi pri gravaj regionaj kaj internaciaj aferoj. Putin elkore deziras al Xi novajn pli grandajn atingojn en la afero profiti al la amika ĉina popolo.

Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Demokratia Popola Respubliko de Koreio, diris, ke kamarado ĝenerala sekretario Xi Jinping denove estis elektita kiel la prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, kio reflektas la altan nivelon de fido kaj subteno de la partio,la registaro kaj la popolo de Ĉinio al Xi.

Itala prezidento Sergio Mattarella esprimis varman gratulon pro la elektiĝo de Xi Jinping kiel la prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko. La proksimaj interŝanĝoj inter Italio kaj Ĉinio kaj la solida amikeco inter la popoloj montras la komunan deziron profundigi reciproke utilan kunlaboron kaj dialogon. La du flankoj devas kapti la nunan por antaŭenigi pli grandan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Italio kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree