Sciencteknika Sendito: Gvidanto Prosperiganta Agrikulturon per Scienco kaj Teknologio
Pluveta Publikigita: 2023-03-12 14:13:16

De pli ol 20 jaroj, en vilaĝo Renshan, urbeto Shuiji, urbo Nanping, provinco Fujian, sudorienta Ĉinio, Xie Fuxin, sendito pri scienco kaj tekniko, zorge observis fruktarbojn de tempo al tempo. Xie Fuxin, kiu estis sendita de la registaro por lerni vinberplantan teknikon en Japanio, estis unu el la plej fruaj sciencteknikaj senditoj en Fujian-provinco. En 2003, Xie Fuxin kondukis la vinberindustrion en ĉi tiun malriĉan montvilaĝon, kaj starigis la vinberindustrian servogrupon "Ketepai", ofertante trejnajn kursojn, liverante tutprocezan helpon por fruktokultivistoj, kaj kontinue plibonigante sintezan kvaliton de vinberoj. Hodiaŭ, Renshan-vinbero fariĝis simbola produkto en norda Fujian-provinco, kaj la pokapa jara enspezo de vilaĝanoj superas 20 000 juanojn. Post emeritiĝo, Xie Fuxin daŭre laboras en la kamparo kiel "volonta sciencteknika sendito". Ĝis nun, Ĉinio elektis pli ol 800 000 sciencteknikajn senditojn kiel Xie Fuxin por iri al la frontlinio de kamparaj areoj. Ili jam fariĝis "nova forto" en elimino de malriĉeco kaj kampara revigliĝo de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree