Liangjiahe: Nova Vilaĝo sur Leŭso
Pluveta Publikigita: 2023-03-12 14:11:37

Vilaĝo Liangjiahe en gubernio Yanchuan de la urbo Yan'an, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, iam estis dezerta malgranda montara vilaĝo sur la Leŭsa Altebenaĵo. En la lastaj jaroj, la vilaĝo Liangjiahe disvolvis altnivelajn kaj altkvalitajn pomĝardenojn, fondis kamparan kulturan turisman kompanion kaj konstruis legomajn forcejojn kun modernaj instalaĵoj. La lokanoj translokiĝis en novajn domegojn. Ĝis nun la vilaĝo Liangjiahe jam disvolviĝis de malriĉa vilaĝo al bonhava vilaĝo kun averaĝa jara enspezo de preskaŭ 20 000 juanoj.