Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj sabate faris rimarkojn pri la saudarabia-irana interparolo en Pekino ĉi-semajne, kiu ricevis ampleksan atenton de diversaj flankoj.
Estas rimarkinte, ke Ĉinio, Saud-Arabio kaj Irano atingis interkonsenton kaj publikigis Komunan Triflankan Deklaron. La proparolanto diris, ke Saud-Arabio kaj Irano konsentis aliĝi al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de UN, solvi siajn malkonsentojn per dialogo kaj diplomatiaj rimedoj, respekti la suvenerecon unu de la alia, kaj ne interveni en internajn aferojn de alia lando. Ili konsentis rekomenci diplomatiajn rilatojn, kaj fari kunlaboron en diversaj kampoj. Saud-Arabio kaj Irano ankaŭ esprimis sian aprezon kaj dankon al Ĉinio pro gastigado kaj sponsorado de la interparoloj, kaj la klopodoj, kiujn Ĉinio faris por la sukcesigo de la dialogo.
La proparolanto diris, ke Ĉinio celas nenian egoisman intereson en Mezoriento. Ĉinio respektas la mastran pozicion de la mezorientaj landoj en tiu regiono kaj oponas geopolitikan konkurencon en Mezoriento.