Zhoushan-Ponto
Pluveta Publikigita: 2023-03-12 14:15:45

La rekta distanco inter Zhoushan-urbo kaj Ningbo-urbo, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio,  estas nur 13 kilometroj. Tamen, pro la baro de la maro, antaŭ pli ol dek jaroj, ĉi tie homoj devigite veturis per boatoj. Ekde la finkonstruo de la 50-kilometra Zhoushan-Transmara-Ponto, ĝi ne nur ŝanĝis la historion de Zhoushan izolita ekster la tero dum miloj da jaroj, sed ankaŭ ludis neanstataŭigeblan rolon en la procezo. Ningbo-Zhoushan-Haveno fariĝis la plej granda haveno en la mondo. En la pasintaj 10 jaroj, la pokapa disponebla enspezo de konstantaj loĝantoj en fiŝkaptistaj vilaĝoj de Zhoushan pliiĝis de 18 601 juanoj en 2012 al 42 945 juanoj en 2021.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree