Seymour Hersh, konata usona enket-ĵurnalisto, konigis siajn rezultojn en unua tagdeko de februaro, malkaŝante, ke la dukto "Nord Stream" estis sekrete sabotita de la usona sekreta servo kaj la usona armeo. La ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj strange silentis pri tio. La 7-an de marto, The New York Times de Usono, The Times de Britio kaj multaj germanaj amaskomunikiloj subite kolektive elĵetis novan rakonton, asertante, ke porukraina grupo kaŭzis la eksplodon de la dukto "Nord Stream". Fronte al la tiel nomata "nova rakonto" de la okcidentaj amaskomunikiloj, Hersh diris en ekskluziva intervjuo farita de Liu Xin, la gastiganto de CGTN, ke la okcidentaj amaskomunikiloj faris tion ĉi-momente por deturni atenton, kaj Ukraino ne havas kapablon krei la eksplodon de la dukto "Nord Stream".