Nesurpriza repaciĝo intrer Saud-Arabio kaj Irano post dialogo en Pekino
Yu Publikigita: 2023-03-13 20:46:53

Vespere de la 10a de marto en Pekino, Ĉinio, Saud-Arabio kaj Irano publikigis tripartian komunan deklaron, kio tuj fariĝis frontpaĝa titolo de gravaj amaskomunikiloj de la mondo. La tri landoj anoncis en la deklaro, ke Saud-Arabio kaj Irano atingis interkonsenton, inkluzive de la konsento pri restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, remalfermo de ambasadorejoj kaj reprezentejoj ene de du monatoj maksimume, sendo de ambasadoroj unu al la alia, kaj diskuto pri plifortigo de duflankaj rilatoj. La tri landoj ankaŭ esprimis sian volon fari plejeblon por plifortigi internacian kaj regionan pacon kaj sekurecon.

"Saud-Arabio kaj Irano malfermis la novan paĝon en siaj rilatoj, kio estas granda progreso kun epokfara kaj mejloŝtona signifo por mezorienta diplomatio." Multaj internaciaj mediatoj donis pozitivajn komentojn. Eĉ tiuj okcidentaj amaskomunikiloj, kiuj ĉiam "ĉikanis Ĉinion pri detaloj”, agnoskis la klopodojn de Ĉinio kiel mediacianto. Mezoriento pozitive respondis. Irako, Omano, Libano kaj aliaj landoj bonvenigis la rezultojn de la dialogo inter Saud-Arabio kaj Irano en Pekino. Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres dankis Ĉinion pro ĝia kontribuo al okazigo de la dialogo kaj diris, ke tio helpos akceli stabilecon en la golfa regiono.

El historia vidpunkto, homoj povas pli bone kompreni la malfacile akiritan atingon. Saud-Arabio kaj Irano estas sunaista kaj ŝijaista reprezentantoj respektive. Ili delonge staris unu kontraŭ la alia pri la siria krizo, la situacio en Libano, la civila milito en Jemeno kaj aliaj demandoj, kaj estas konataj kiel la "malnovaj malamikoj en Mezoriento". Komence de 2016, Saud-Arabio kaj Irano rompis diplomatiajn rilatojn pro la okazaĵo de saud-arabia ŝijaisma kleriko. Dum la pasintaj sep jaroj, multaj landoj provis mediacii, sed ili akiris neniun esencan progreson. Kontraŭ tia fono, la du landoj decidis restarigi diplomatiajn rilatojn sub la mediacio de Ĉinio. Ne estas mirinde, ke alilandaj amaskomunikiloj priskribis tion kiel "neatenditan".

En la pasintaj jaroj, okcidentaj landoj sub la gvidado de Usono senĉese kreis malakordon en Mezoriento, estigante malkvieton en la regiono. Kiel gravaj landoj en la regiono, Saud-Arabio kaj Irano pagis grandan koston por tio. Mezorientaj landoj klare vidis, ke Usono estas tute nefidinda, kaj nur dialogo kaj intertraktado povas solvi la demandon. La sorto de la regiono devas esti en la manoj de la mezorientaj popoloj. Jen la endogena movforto por la decido de la du landoj pri restarigo de diplomatiaj rilatoj.

Konfrontiĝo aŭ dialogo? Konflikto aŭ kunlaboro? Saud-Arabio kaj Irano faris la ĝustan elekton per ago. Kompreneble, la kontraŭdiroj inter la du flankoj estis komplikaj dum longa tempo, kaj necesas pli da klopodoj por plibonigo de la interrilatoj. La pekina dialogo faris bonan komencon por plibonigo de rilatoj inter la du landoj. Tio ankaŭ profunde montras, ke en la malkvieta mondo, paco estas la ĉeffluo kaj dialogo estas la ĝusta vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree