Post fermo de la unua sesio de la 14-a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, Li Qiang, ĉina ĉefministro, respondis demandojn en gazetara konferenco en la Granda Popola Halo, Pekino. Demandite pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Li substrekis, ke estas brilaj perspektivoj de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono. Sieĝo kaj subpremo donos neniun bonon al kaj Ĉinio kaj Usono.
Li substrekis, ke unue gravas turni la serion da gravaj komunaj interkonsentoj, atingitaj de prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden en ilia renkontiĝo en novembro, 2022, en realajn politikojn kaj konkretajn agojn.
Demandite, ĉu ŝanĝiĝos ĉinaj politikoj pri malfermo, Li montris, ke la kuranta jaro estas la 45-a datreveno de plenumado de reformo kaj malfermo, kiu disvolvis Ĉinion ankaŭ influis la mondon. Malfermo kaj reformo estas la baza politiko de Ĉinio, malgraŭ ŝanĝiĝo de la ekstera medio, Ĉinio rezolute antaŭenigos ĝin.