Xi emfazas pli bonan kunordigon de disvolviĝo kaj sekureco
Qiujieming Publikigita: 2023-03-13 11:34:56

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis pli bonan kunordigon de disvolviĝo kaj sekureco.

“Sekureco estas la bazo de disvolviĝo, dum stabileco estas antaŭkondiĉo por prospero,” Xi diris alparolante la ferman kunvenon de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso.

Xi emfazis la bezonon efektivigi koncepton pri totala nacia sekureco, plibonigi la nacian sekurecan sistemon, plifortigi la kapablon de Ĉinio por protekti nacian sekurecon, plibonigi administradon de publika sekureco, plibonigi la socian regadon kaj protekti la novan disvolvan ŝablonon de Ĉinio per nova sekureca aranĝo.

Xi ankaŭ postulis klopodojn por antaŭenigi la modernigon de nacia defendo kaj armitaj fortoj sur ĉiuj frontoj, kaj konstrui la popolajn armitajn fortojn kiel “Grandan Ŝtalan Muron”, kiu kapablas efike protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree