Li Qiang: Perspektivo de ĉina ekonomio “venkos ventojn kaj ondojn kun brila estonto”
Ĝoja Publikigita: 2023-03-13 15:18:43

Post fermo de la unua sesio de la 14-a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, Li Qiang, ĉina ĉefministro, respondis demandojn en gazetara konferenco en la Granda Popola Halo, Pekino. Demandite pri disvolvo de la ĉina ekonomio, Li skizis ĝin per la frazo "venki ventojn kaj ondojn kun brila estonto" kaj esprimis plenan fidon pri ĝia perspektivo.

Li diris, ke nun la ĝenerala situacio de la monda ekonomio estas ne optimisma, nek stabila, nek certa kun multaj malfacile antaŭviditaj faktoroj, por ĉiuj landoj de la mondo estas defio stabile pliigi ekonomion. Kurantjare la ĉina celo de ekonomia kresko estis difinita ĉirkaŭ 5%, kio estas la rezulto post sinteza konsidero de ĉiuj faktoroj. Por realigi ĝin, estas malfacile kaj necesas oblaj klopodoj. Por realigi ĝin, oni devas bone ellabori makroskopajn politikojn, plivastigi enlandan konsumkvanton, fari reformon kaj novigon, eviti kaj solvi riskojn, ankaŭ laŭ realo kontinue fari riĉigon, ordigon kaj plibonigon.

Li diris, ke la nova registaro devas bone efektivigi kaj plenumi decidojn kaj aranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), turni la grandiozan planon faritan de la partio en ĝia 20-a Nacia Kongreso en konstruplanon kaj kun la popolo paŝon post paŝo realigi ĝin. Laboroj de la registaro devas esti planataj, plenumataj laŭ realoj de la popolamasoj kaj vere fari tion, kion la popolo esperas; forte akceli altkvalitan disvolvon kaj kontinue fortigi movforton kaj vivecon de disvolvo profundigante reformon kaj malfermon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree