Xi: Ĉinio rezolute kontraŭbatalas korupton
Ema Publikigita: 2023-03-13 11:56:31

Parolante en la ferma kunveno de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke por antaŭenigi la konstruadon de forta lando, Ĉinio devas serioze plifortigi la konstruadon de la KPĈ, efektivigi komplete kaj rigore memregadon de la partio kontinue kaj rezolute kontraŭbatali korupton.

Xi indikas, ke la KPĈ devas ĉiam resti alarma kaj firma por solvi la specialajn defiojn antaŭ granda partio kiel la KPĈ, kuraĝe plenumi memreformon, ĉiam konservi la unuecon kaj solidarecon de la partio, kaj garantii, ke la KPĈ neniam ŝanĝu siajn naturon, konvinkon kaj karaterizon, por liveri fortan garantion al la konstruado de forta lando kaj nacia rejuniĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree