Xi: Ĉinio firme antaŭenigos altnivelan malfermon
Ema Publikigita: 2023-03-13 11:43:00

Parolante en la ferma kunveno de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis, ke la disvolvado de Ĉinio profitigas la mondon, kaj disvolvado de Ĉinio povas ne esti izolita de la resto de la mondo. Ni devas firme antaŭenigi altnivelan malfermon, bone utiligi la tutmondan merkaton kaj rimedojn por la disvolvado de Ĉinio, kaj samtempe antaŭenigi la komunan disvolvadon de la mondo.

Xi diris, ke Ĉinio devas alte levi la flagon de paco, disvolvado, kunlaboro kaj kungajno, ĉiam stari ĉe la ĝusta flanko de la historio, praktiki veran multflankismon, praktiki la komunajn valorojn de la tuta homaro, aktive partopreni en la reformo kaj disvolvado de la tutmonda regad-sistemo, kaj antaŭenigi la konstruadon de malferma monda ekonomio kaj la aplikon de la Monda Disvolva Iniciato kaj la Monda Sekureca Iniciato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree