Utopio en LA NEVIDEBLAJ URBOJ de Italo Calvino
Alessandra Madella Publikigita: 2023-03-13 11:59:34

La kolekto de prozpoemoj LA NEVIDEBLAJ URBOJ (Le città invisibili, 1972) estas eble la internacie plej fama libro de la itala verkisto Italo Calvino (1923-1985), publikita en 1972 de la eldonisto Einaudi de Torino kaj ankoraŭ studata tra la mondo en universitataj kursoj de literaturo kaj arkitekturo. Klara estas ĝia deveno de LA LIBRO DE LA MIRINDAĴOJ verkita en la dektria jarcento en la franc-veneta lingvo de la verkisto de aventurromanoj Rustichello da Pisa, laŭ diktaĵo de la venecia komercisto Marko Polo, kiu rakontis siajn eble verajn aŭ eble nur imagatajn vojaĝojn tra Azio al Ĉinio. Sed, laŭ Calvino, la libro de Marko Polo, kiel LA MIL KAJ UNU NOKTOJ, estas unu el la malmultaj libroj, kiuj sukcesis iĝi “kontinentoj” kaj kiuj povas oferti alternativon al ĉiam pli homogeniĝanta mondo. Li uzas, do, ĝian kadron por veki la imagokapablon de la legantoj frunte al la moderna  sento de perdo de senco kaj formo en ĉiam pli grandaj kaj dense populataj urbegoj sen centro,  periferio aŭ eĉ fino.

En la libro de Calvino, la imperiestro Kublaj-Ĥano melankolie ricevas la plurlingvajn raportojn de aliaj senditoj pri taksoj, kanaloj kaj funkciuloj de sia ĉiam pli grandiĝanta imperio. Sed li nur atente aŭskultas la priskribojn  de Marko Polo, kiu prezentas al li neeblajn urbojn kun nomoj de virinoj, kvankam verŝajne temas nur pri vojaĝoj de fantazio kaj li mem neniam forlasis la palacon de la Ĥano. Komence la juna komercisto ne scipovas la lokan lingvon kaj kapablas fari siajn priskribojn nur per besto-krioj, saltoj, pantomimoj aŭ la ŝaktabula disponado de diversaj aĵoj. Sed dum la jaroj li lernas la lokan lingvon. En lia rakonto aperas ekzemple Ottavia, la araneaĵa urbo super krutaĵego, kie duŝoj, hamakoj, vestokroĉiloj aŭ plantoj pendas el ŝnuroj, aŭ Trude, kiu kovras la tutan mondon sen neniam eki aŭ finiĝi: ŝanĝiĝas nur la nomo je la flughaveno. En Leonia oni ĉiutage forĵetas novajn aferojn, mezurante riĉabundon el la nombro de forĵetaĵoj, sed la tiom gigantiĝanta monto de rubaĵoj iam nepre falos sur la urbon, detruante ĝin. En Laudonomia oni jam donas lokon ankaŭ al la naskiĝontoj, kvankam ilia supozata grandega nombro estas ja timiga. La Ĥano sentas, ke Marko Polo per siaj koncizaj bildoj de ĉiu urbo kun ĝia aparta specifaĵo trafe sin demandas, kiuj estis la sekretaj kialoj, kiuj igis homojn loĝi en urboj kaj kiuj povus valori trans ĉiuj nuntempaj krizoj. Fakte, urboj estas lokoj de memoro, simboloj, deziroj kaj de ties interŝanĝo. Eĉ malfacila situacio povas naski novan moralon. Ekzemple la vivo de la loĝantoj de Ottavia estas malpli malcerta ol tiu en aliaj urboj: ili scias, ke la reto ne kapablas subteni pli ol tio, kio estas ebla. Kaj feliĉaj urboj daŭre formiĝas kaj malaperas, kaŝitaj ene de malfeliĉaj urboj.


Calvino jam en la kvindekaj jaroj ekverkis kaj en 1963 publikigis ĉe Einaudi MARCOVALDO: AŬ LA SEZONOJ EN LA URBO (Marcovaldo, o le stagioni in città), rakonta kolekto kiu superreale prezentas al mezlernejanoj la malfacilan vivon de samnoma laboristo. Emigrinta el la kamparo al nord-itala urbego (inspirita al Milano aŭ Torino), li ne kapablas sin adapti al la nova teknologia kaj konsumisma medio. Sed, kiel argumentas Letizia Modena en sia libro LA ARKITEKTURO DE MALPEZECO DE ITALO CALVINO (Italo Calvino’s Architekture of Lightness, 2011), la nevideblaj urboj profundigas tiun pripensadon. Ili referencas siatempajn teoriajn diskutojn kaj arkitekturajn projektojn por malkutimigi la okulon pasive akcepti la donitaĵon kaj videbligi novan arkitekturan kaj urboplanan utopion. Calvino mem verkis LA NEVIDEBLAJ URBOJ en Parizo kaj konsideris sian vivon tie, malproksime de Italio, kiel similan al la aera urbo Bauci, kies loĝantoj pasigas preskaŭ sian tutan tempon en strukturo super la nuboj kaj rigardas per teleskopoj ĉiun folion kaj formikon de la suba grundo, el kiu ili devenas. Ĉarmitaj de sia propra malĉeesto en la suba urbo, ili kapablas vidi ĝin el tute nova vidpunkto. Parizo aperis al Calvino kiel literatura urbo kaj grandan influon sur la formo de liaj prozpoemoj havis la “vagulo” (flâneur) de la franca Charles Baudelaire (1821-1867). En la deknaŭa jarcento, fakte, la poeto vagadis sencele tra la parizaj vojoj, libere elektante malsamajn itinerojn kaj tiel vidante ĉiam novajn kunmetojn de bildoj de la urbo, kiel en la tiamaj prafilmoj, kaj spertante novajn emociojn. En simila maniero la leganto povas trovi malsamajn kunligojn kaj signifojn en la nevideblaj urboj de la libro, tiel aktive partoprenante en la serĉo de pli signifoplenaj kaj emociigaj loĝ-medioj, pli proksimaj al la bezonoj kaj deziroj de la loĝantoj mem.

La Ĥano demandas al Marko Polo kial li neniam parolas pri Venecio, sia devenurbo. Al tio Marko Polo respondas, ke li neniam parolis pri io alia. Ankaŭ kiam li parolis pri aliaj urboj, por distingi iliajn kvalitojn implicite li estis ĉiam pensanta pri Venecio. Similas al ĝi, ekzemple, la urbo Esmeralda, kies loĝantoj povas elekti ĉiutagon novan vojon por iri kien ili volas, laŭ siaj emoj kaj deziroj. Fakte, multe da kultur-historiistoj kaj urboplanistoj de la sepdekaj jaroj pensis pri Venecio kiel ekzemplo kontraŭ la griza standartigo de la urba medio en la aŭtomobila socio. Ĝia Granda Kanalo igas ĝin tuj rekonebla kaj memorebla, dum ĝia klara divido en kvartalojn (sestrieri) multe helpas formi sociajn kunligojn. Plej grave, la strukturo de Venecio, malgraŭ sia komplika eco, estas malferma al ŝanĝoj kaj povas tiel esti konsiderata ne nur memoro de la pasinto, sed utopio por la urbo de la estonto. En sia parolado kun la Ĥano, fakte, Marko Polo ne estas simple rekreanta urbon de nostalgio, sed li estas klopodanta eduki la okulon malkovri la belon kaj la valoron eĉ en la novaj, ankoraŭ neviditaj formoj de niaj urboj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree