Xi emfazas kontribuon al konstruado de granda moderna socialisma lando kaj nacia rejuniĝo
Qiujieming Publikigita: 2023-03-13 12:01:35

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde postulis konvenajn kontribuojn al konstruado de granda moderna socialisma lando kaj antaŭenigo de nacia rejuniĝo.

De ĉi tiu tago ĝis la mezo de la 21a jarcento, la centra tasko de la tuta Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉiuj ĉinaj popolanoj estos konstrui Ĉinion kiel grandan modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj kaj antaŭenigi la rejuniĝon de la ĉina nacio sur ĉiuj frontoj, diris Xi alparolante la ferman kunvenon de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso.

Xi diris, “La stafetbastoneto por konstrui grandan modernan socialisman landon kaj antaŭenigi nacian rejuniĝon estis historie transdonita al nia generacio.”

Xi emfazis akcelon de ĉina modernigo laŭ la strategiaj decidoj faritaj en la 20a Nacia Kongreso de la Centra Komitato de la KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree