Ĉina ĉefministro renkontis mediatojn post jara leĝdona sesio
Ĝoja Publikigita: 2023-03-13 15:31:22

Ĉina ĉefministro Li Qiang renkontis amaskomunikilojn lunde post fermo de la unua sesio de la 14-a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona institucio de Ĉinio.

Registaraj celoj kaj prioritataj aferoj

Ĉina ĉefministro eksplikis celojn kaj prioritatajn aferojn de la nova registaro, dirante, ke la tasko por la estontaj kvin jaroj estas plenumi la gravajn decidojn kaj planojn faritajn en la 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Kun plena fido de la perspektivo de la ĉina ekonomio, Li substrekis la gravecon de la filozofio de disvolviĝo kun la popolo kiel kerno kaj promesis klopodi por akceli altkvalitan disvolvon.

Li diris, ke la fina celo estas plibonigo de bonfarto de la popolo, klarigante, ke la registgaro devas agi laŭ sentoj de la popolo, ĉar la plejparto ne zorgas pri statistikoj rilataj al enlanda malneta produkto, sed atentas aferojn kiel loĝigo, laborigo, enspezo kaj edukado.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio prioritatigos malfermon en la estonto, ĉar tio estas esenca por efektivigi ĉinan modernigon kaj realigi la Duan Centjaran Celon.

Necesas duoblaj klopodoj por realigi celon de enlanda malneta produkto 5%

Demandite pri la ĉina celo rilata kreskon de enlanda malneta produkto en 2023 je ĉirkaŭ 5%, Li diris, ke necesas duoblaj klopodoj, konfesante, ke ĝi "ne estas facila tasko".

Li aldonis, "La ĉina ekonomio venkos ventojn kaj ondojn marŝanta al brila estonto. Mi havas plenan fidon pri tio."

Privata ekonomio havas brilan perspektivon 

Li Qiang diris, ke estos pli kaj pli bona la medio por disvolviĝo de la ĉina privata ekonomio, pli kaj pli granda la spaco por la disvolviĝo, kaj ĉina privata ekonomio certe havas brilan perspektivon.

Sieĝo kaj subpremo havas nenian bonon al kaj Usono kaj Ĉinio

Demandite pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Li substrekis, ke estas brilaj perspektivoj de kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono. Sieĝo kaj subpremo donos neniun bonon al kaj Ĉinio kaj Usono.

Li substrekis, ke unue gravas turni la serion da gravaj komunaj interkonsentoj, atingitaj de prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joe Biden en ilia renkontiĝo en novembro, 2022, en realajn politikojn kaj konkretajn agojn.

Pri ĉinaj politikoj pri malfermo

Demandite, ĉu ŝanĝiĝos ĉinaj politikoj pri malfermo, Li montris, ke la kuranta jaro estas la 45-a datreveno de plenumado de reformo kaj malfermo, kiu disvolvis Ĉinion ankaŭ influis la mondon. Malfermo kaj reformo estas la baza politiko de Ĉinio, malgraŭ ŝanĝiĝo de la ekstera medio, Ĉinio rezolute antaŭenigos ĝin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree