Xi alparolis fermon de la unua sesio de la 14a Nacia Kongreso de Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-03-13 15:42:24

Ĉina prezidanto Xi Jinping donis paroladon lunde matene en fermo de la unua sesio de la 14-a Nacia Kongreso, la plej alta leĝdona institucio de la lando, en la Granda Popola Halo, Pekino.

Jen gravaj punktoj de lia parolado. 

La popolo estas la unua

Xi Jinping diris, ke la fido de la popolo estas la plej granda instigo, kiu instigas lin al marŝado kaj granda respondeco sur liaj ŝultroj. "Mi fidele plenumos miajn respondecojn metitajn al mi de la Konstitucio, kun la bezonoj de la nacio kiel mia misio kaj la interesoj de la popolo kiel mia kriterio", Xi diris alparolante la ferman kunvenon de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso (NPK).

Xi promesis plenumi sian devon skrupule, fari sian plejeblon kaj pruvi esti inda je la konfido de ĉiuj deputitoj de la NPK kaj la ĉina popolo de ĉiuj etnoj.

Pri altkvalita disvolvo

Ĉinio devas senŝanceliĝe antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon en la nova vojaĝo konstrui grandan modernan socialisman landon kaj antaŭenigi la rejuniĝon de la ĉina nacio, necese persisti en meti la popolon en la unuan lokon, pli bone kunordigi disvolviĝon kaj sekurecon, fari solidajn klopodojn por antaŭenigi la praktikon de "unu lando, du sistemoj" kaj plenumi la grandan taskon de nacia reunuiĝo kaj antaŭenigi la konstruadon de la komunumo kun la komuna estonteco por la homaro.

Xi diris, ke oni devas klopodi por efike altgradigi kaj taŭge vastigi la ekonomion, kaj senĉese pliigi la ekonomian forton, sciencajn kaj teknologiajn kapablojn kaj kunmetitan nacian forton de la lando.

Pri kunordigo de disvolviĝo kaj sekureco

"Sekureco estas la bazo de disvolviĝo, dum stabileco estas antaŭkondiĉo por prospero," Xi diris alparolante la ferman kunvenon de la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso.

Xi emfazis la bezonon efektivigi koncepton pri totala nacia sekureco, plibonigi la nacian sekurecan sistemon, plifortigi la kapablon de Ĉinio por protekti nacian sekurecon, plibonigi administradon de publika sekureco, plibonigi la socian regadon kaj protekti la novan disvolvan ŝablonon de Ĉinio per nova sekureca aranĝo.

Xi ankaŭ postulis klopodojn por antaŭenigi la modernigon de nacia defendo kaj armitaj fortoj sur ĉiuj frontoj, kaj konstrui la popolajn armitajn fortojn kiel "Grandan Ŝtalan Muron", kiu kapablas efike protekti naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.

Pri "unu lando, du sistemoj"

Xi substrekis, ke Ĉinio firme klopodas por antaŭenigi la praktikon de "unu lando, du sistemoj" por nacia reunuiĝo.

Li substrekis, ke oni devas plene, fidele kaj rezolute plenumi la politikon de "unu lando, du sistemoj", kaj honkonganoj regas Honkongon, makaanoj regas Makaon, tiuj ambaŭ ĝuas altnivelan aŭtonomecon.

Pri konstruado de la komunumo kun komuna estonto por la homaro

Ĉinio donos energiojn por akceli konstruadon de la komunumo kun komuna estonto por la homaro.

Ĉina disvolvo profitigas la mondon kaj la ĉina disvolvo ne povas esti izolita de la resto de la mondo.

Ĉinio donos klopodojn por akceli altkvalitan malfermon. Xi diris, ke la lando ne nur progresigas sin mem sed ankaŭ akcelas disvolviĝon de la tuta mondo per la mondaj merkatoj kaj resursoj.

Pri persistado en gvidado de KPĈ

Por antaŭenigi la konstruadon de forta lando, Ĉinio devas serioze plifortigi la konstruadon de la KPĈ, efektivigi komplete kaj rigore memregadon de la partio kontinue kaj rezolute kontraŭbatali korupton.

Xi indikas, ke la KPĈ devas ĉiam resti alarma kaj firma por solvi la specialajn defiojn antaŭ granda partio kiel la KPĈ, kuraĝe plenumi memreformon, ĉiam konservi la unuecon kaj solidarecon de la partio, kaj garantii, ke la KPĈ neniam ŝanĝu siajn naturon, konvinkon kaj karaterizon, por liveri fortan garantion al la konstruado de forta lando kaj nacia rejuniĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree