Du sesioj de Ĉinio alportis printempan varmon al mondo
Ĝoja Publikigita: 2023-03-14 13:46:18

Fermiĝis la unua sesio de la 14-a Nacia Kongreso de Ĉinio en Pekino. En la fermo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping donis gravan paroladon substrekante, ke sur la nova vojaĝo de landa fortiĝo kaj nacia rejuniĝo oni devas firme kaj neŝanceleble antaŭenigi altkvalitan disvolvon, klopodi por konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro, firmapaŝe progresigi altnivelan malfermon. Alilandaj amaskomunikiloj opiniis, ke la ĉina plano pri la estonto ne nur proklamis la direkton de ĝia marŝado, sed ankaŭ alportis varmon al la mondo.

"De nun ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento finkonstrui modernan kaj fortan socialisman landon en ĉiuj frontoj kaj amplekse antaŭenigi grandan nacian rejuniĝon de Ĉinio estas la kerna tasko de la tuta Partio kaj la tutlanda popolo." Tio liveris novan koordinaton al la ekstera mondo por observi direkton de la ĉina disvolvo. En la du sesioj de la kuranta jaro "ĉina modernigo" estas ŝlosila esprimo multe atentata. Se "ĉina modernigo" estus priskribita kiel grandioza disvolva celo kaj procezo, do "altkvalita disvolvo" kaj "altnivela malfermo" en ĝi ludas ege gravajn rolojn.

Nun la ĉina ekonomio jam turnis sin de la etapo de altrapida kreskado al la etapo de altkvalita disvolvo. Tio signifas, ke Ĉinio donas energiojn por “akceli efikan plibonigon de kvalito kaj racian kreskon de kvanto de la ekonomio”. Lastajn jarojn Ĉinio fortigis la kapablon de scienc-teknika sendependigo kaj sinperfektigo, antaŭenigis transformiĝon kaj altiĝon de industrioj kaj progresigis verdigon kaj malaltkarbonigon de disvolvo de ekonomio kaj socio, tiel evidente efikis altkvalita disvolvo de Ĉinio. En 2022 produktoj altteknikaj kun altaj valoroj, gvidantaj verdan transformiĝon, fariĝis nova punkto pliiganta eksportan kvanton.

"La mondo profitas de ĉina disvolviĝo, kaj ĉina disvolviĝo ne povas apartiĝi de la mondo. Ni devas firme akceli altnivelan malfermon, ne nur disvolvi nin mem sed ankaŭ antaŭenigi komunan disvolviĝon de la mondo per bona utiligo de mondaj merkatoj kaj resursoj." La parolado de prezidanto Xi profunde malkovris bonan reagon de Ĉinio kaj la mondo kaj eligis rezolutan decidemon de Ĉinio pri senĉesa plivastigo de malfermo.

Nun la mondo ankoraŭ ne estas paca, la monda ekonomio alfrontas froston en disvolviĝo. Mesaĝoj el la du sesioj de Ĉinio alportis printempan varmon al la mondo. Estas antaŭvideble, ke dum la procezo de konstruo de ĉina modernigo Ĉinio daŭre per sia disvolviĝo profitigos la mondon kaj aldonos pli da stabileco kaj pli da pozitivaj fortoj al paco kaj disvolvo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree