Irano laŭdas gravan rolon de Ĉinio en teheran-riada malstreĉiĝo
Yu Publikigita: 2023-03-14 18:21:26

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Irano diris lunde, ke la grava rolo de Ĉinio en restarigo de teheran-riadaj rilatoj estas parto de la klopodoj de Pekino por helpi certigon de paco, stabileco kaj sekureco en Mezoriento.

Nasser Kanaani, proparolanto de la ministerio, diris en ĉiusemajna gazetara konferenco, ke per gastigo de irana kaj saud-arabia delegacioj kaj interŝanĝo de mesaĝoj inter la du flankoj, Ĉinio metis bazon, kun bonvolo, por okazigi sukcesan kunvenon por la atingo de la interkonsento inter Irano kaj Saud -Arabio.

Kanaani diris, ke Irano ĉiam laŭdas tian rolon, ĉar certigi pacon, stabilecon kaj sekurecon en la regiono estas kontribuo al protekto de kolektivaj interesoj de ĉiuj landoj, kiuj serĉas siajn avantaĝojn en stabileco kaj sekureco. Li aldonis, ke la rolo de la ĉina registaro servis al la komuna bono kaj interesoj de ĉiuj flankoj.

Li diris, ke kun renormaliĝo de la interrilatoj, Teherano kaj Riado vastigas sian kunlaboron, kio ne nur konformas al iliaj interesoj, sed ankaŭ havas favoran influon sur plifortigon de regiona kunlaboro kaj kunfandiĝo, kaj ke ankaŭ la interkonsento havos pozitivan influon sur la internacian arenon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree