Xi gratulas Poudel pro lia enoficiĝo kiel nepala prezidento
Yu Publikigita: 2023-03-14 19:34:51

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde gratulis Ram Chandra Poudel pro lia enoficiĝo kiel nepala prezidento.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Nepalo estas amikaj najbaroj ligitaj per montoj kaj riveroj, kaj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en 1955, iliaj rilatoj konservas sanan kaj stabilan disvolviĝon, starigante bonan ekzemplon de paca kunekzisto, amikeco kaj reciproka helpo inter granda kaj malgranda landoj.

La ĉina prezidanto diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-nepalaj rilatoj, kaj volas labori kun Poudel por daŭrigi kaj disvolvi la tradician amikecon inter la du landoj, firmigi reciprokan politikan konfidon, antaŭenigi altkvalitan kunlaboron de la Zono kaj Vojo, grandigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn, kaj tiel konstante akceli la strategian partnerecon de kunlaboro adaptiĝa al longdaŭra amikeco por disvolviĝo kaj prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree