Plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio finis kunvenon de konstanta komitato
Yu Publikigita: 2023-03-14 14:47:42

La 14a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, finis la unuan kunvenon de sia konstanta komitato lunde.

La kunveno decidis, ke 10 specialaj komitatoj estu starigitaj sub la Nacia Komitato de la ĈPPKK, kiuj kovras multajn kampojn, inkluzive de proponoj, ekonomio, agrikulturo kaj sociaj, juraj, etnaj, religiaj kaj eksterlandaj aferoj.

Ankaŭ la nomlistoj de direktoroj kaj vicdirektoroj de la specialaj komitatoj estis aprobitaj en la kunveno de la konstanta komitato.

Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, prezidis la kunvenon.

Wang alvokis, ke la ĈPPKK pli bone ludu sian rolon kiel speciala konsultiĝa instanco kaj la membroj de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK zorge organizu politikajn konsultiĝajn agadojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree