Radikala pliigo de interezoj en Usono kaŭzis malbonan rezulton
Ĝoja Publikigita: 2023-03-15 14:40:47

Lastatempe neatendite bankrotis usona banko Silicon Valley Bank (SVB), kio kaŭzis mondan panikon. Analizistoj financaj opiniis, ke ĉi-foja tumulto en la usona financa rondo estas la malbona rezulto kaŭzita de radikala pliigo de interezoj fare de la Federacia Rezerva Sistemo de Usono. Usona financa sekretario Janet L. Yellen agnoskis, ke la ĉefa kialo de la fermo de SVB estas, ke kontinua pliigo de interezoj fare de la Federacia Rezerva Sistemo kaŭzis kontinuan falon de prezaro de financaj kapitaloj, tenataj de la banko.

Paolo Gentiloni, komitatano pri ekonomiaj aferoj de la Eŭropa Komisiono, diris, ke la komisiono kaj la Eŭropa Centra Banko tenas intimajn kontaktojn kaj atentas disvolviĝon de la situacio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree