Ĉinio esprimas seriozan zorgon pri komunaj militekzercoj de Usono kaj Sud-Koreio
Yu Publikigita: 2023-03-15 16:08:08

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio diris marde, ke Ĉinio serioze zorgas pri la movoj de Usono kaj Sud-Koreio en iliaj militaj ekzercoj, kaj vokas ĉiujn koncernajn partiojn resti sindetenaj kaj fari pli da aferoj, kiuj utilas al paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn kiam li respondis rilatan demandon pri raportoj, ke Usono kaj Sud-Koreio decidis okazigi komunajn militekzercojn de la 13a ĝis la 23a de marto.

"Ni serioze zorgas pri la movoj de Usono kaj Sud-Koreio en iliaj militaj ekzercoj," Wang diris en ĉiutaga gazetara konferenco.

Wang diris, ke estas klara la nodo, kiel la situacio de la Korea Duoninsulo fariĝis tia, kia ĝi hodiaŭ estas. La ĉefa kialo estas, ke la koncernaj partioj rifuzis respondi sennukleigajn rimedojn prenitajn de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), kaj daŭre premas kaj malhelpas la KDPR.

"La nuna situacio sur la Korea Duoninsulo estas tre kompleksa kaj sentiva. Ĉiuj koncernaj partioj devas resti sindetenaj kaj fari pli da aferoj, kiuj utilas al paco kaj stabileco sur la Korea Duoninsulo," li aldonis.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree