Xi alparolis malferman ceremonion de dialogo inter KPĈ kaj mondaj politikaj partioj
Yu Publikigita: 2023-03-15 21:26:50

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, ĉeestis la malferman ceremonion de la Dialogo de Altnivela Kunveno inter la KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj per videoligo kaj faris tonikan paroladon merkrede.

Li emfazis en sia parolado, ke politikaj partioj devas fokusiĝi al la aspiroj de la popolo pri pli bona vivo kaj plua progreso de civilizacioj, kaj strebi por atingi materian abundecon, politikan honestecon, kultur-etikan riĉecon, socian stabilecon kaj medion de agrabla vivo por ke modernigo pli bone traktu zorgojn de la popolo kaj plenumu iliajn diversajn bezonojn. Li aldonis, ke tiamaniere modernigo antaŭenigos la daŭripovan disvolviĝon de la homaro per pliigo de la bonfarto de ĉi tiu generacio kaj protekto de la rajtoj kaj interesoj de la venonta generacio. Por iu ajn lando atingi modernigon ne nur bezonas sekvi la ĝeneralajn leĝojn pri la procezo, sed pli grave estas konsideri proprajn naciajn kondiĉojn kaj unikajn trajtojn.

Xi diris, ke ĉina modernigo estas ankaŭ vojo, kiun la lando devas preni por serĉi progreson de la homaro kaj harmonion de la tuta mondo. Ĝi enradikiĝis en la naciaj kondiĉoj de Ĉinio kaj ankaŭ baziĝis sur la sperto de aliaj landoj, kaj ĝi portas la signon de historio kaj tradicia kulturo kaj ankaŭ enhavas modernajn elementojn. La ĉina vojo al modernigo ne nur liveras profiton al la ĉina popolo, sed ankaŭ akcelas la komunan disvolviĝon de la tuta mondo.

Xi alvokis respekton al la diverseco de civilizacioj, dirante, ke ĉiuj landoj bezonas subteni la principojn de egaleco, reciproka lernado, dialogo kaj inkluziveco inter civilizacioj, kaj lasi kulturajn interŝanĝojn transcendi miskomprenon, reciproka lernado transcendi konfliktojn, kaj inkluziveco transcendi ĉian senton de supereco.

Xi proponis la Tutmondan Civilizacian Iniciativon kaj emfazis, ke tolereco, kunekzisto, interŝanĝo kaj reciproka lernado inter malsamaj civilizacioj ludas neanstataŭigeblan rolon por antaŭenigi la homaran modernigon kaj prosperigi la ĝardenon de mondaj civilizacioj, ĉar la estonteco de ĉiuj landoj estas strikte interligita nuntempe.

Xi substrekis, ke la KPĈ sin dediĉos al fortigo de interpartiaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj, man-en-mane marŝos sur la vojo de la mondo. Ni volas profundigi kontaktojn kun diverslandaj partioj kaj politikaj organizoj, kontinue plivastigi kongruajn punktojn de konceptoj kaj renkontiĝ-punktojn de interesoj, antaŭenigi starigon de novtipaj internaciaj rilatoj per konstruado de novtipaj interpartiaj rilatoj kaj profundigi plivastigon de mondaj partneraj rilatoj danke al solidigo kaj perfektigo de monda interpartia partnereco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree