Ĉinio marde esprimis fortan oponon kontraŭ kunlaboro de Aŭstralio, Britio kaj Usono pri fondo de nova floto de nukle-energiaj submarŝipoj, dirante, ke ili tute ignoris zorgojn de la internacia komunumo kaj kaŭzis riskojn de nuklea disvastigo.
Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en regula gazetara konferenco, "La kunlaboro estas tipa penso de Malvarma Milito, kaj ĝi nur stimulos konkuron en armado, rompos la internacian nuklean neplivastigan sistemon kaj damaĝos regionan pacon kaj stabilecon."
Usono kaj Britio interkonsentis rigardi liveron al Aŭstralio de teknologio kaj kapablo de nuklea-energiaj submarŝipoj kiel parton de la trilanda kunlaboro AUKUS, kiu daŭras dekojn da jaroj kaj celas fortigi ilian ekziston en la Azi-Pacifika Regiono.