Estu singardema! Usono, Britio kaj Aŭstralio proksimiĝis plian paŝon al malfermo de “skatolo de Pandora”
Ĝoja Publikigita: 2023-03-15 14:39:40

Gvidantoj de Usono, Britio kaj Aŭstralio renkontiĝis lunde kaj publikigis planon provizi Aŭstralion per nukle-energiaj submarŝipoj. Laŭ ilia komuna deklaracio, Usono vendos tri virginia-klasajn submarŝinojn al Aŭstralio komence de la 30-aj jaroj de tiu ĉi jarcento, kaj poste vendos pliajn du al ĝi. La tri landoj planas ankaŭ kunlabore esplori kaj produkti novtipan submarŝipon sur la bazo de teknologioj usonaj kaj britaj. Laŭ armea flanko de Aŭstralio, la tuta plano estos laŭplane finata en 2055 kaj kostos je 245 miliardoj da usonaj dolaroj.

Kelkajn tagojn antaŭ la publikigo de Usono, Britio kaj Aŭstralio pri ilia kunlaboro rilata nukle-energiajn submarŝipojn, okazis en Vieno marta kunveno de la Konsilio de la Internacia Atom-Energia Agentejo (IAEA). Alvokita de Ĉinio, la konsilio kontinue sepfoje ekzamenis kaj pridiskutis la trilandan kunlaboron pri nukle-energiaj submarŝipoj en la maniero de interregistara diskuto, kaj multaj landoj esprimis fortan oponon kontraŭ ĝi. Ignorante zorgojn de diversaj flankoj kaj egoisme publikigante la planon, Usono, Britio kaj Aŭstralio per solflanka ago rezistas kontraŭ plurflanka komuna interkonsento kaj marŝas pli kaj pli foren sur la vojo erara kaj danĝera. Se la plano estus plenumata, nepre estos damaĝata paco kaj stabileco de la azipacifika regiono, rompata internacia nuklea neplivastiga sistemo, stimulata konkurso en armado, do aperos senfinaj estontaj ĝenoj, kiel malfermita "skatolo de Pandora".

Usono, Britio kaj Aŭstralio estas subskribintoj de la Nuklea Neplivastiga Traktato (NNT), tamen ili malobservis ĝin kaj instigis "lernolibro-klasan nuklean disvastigan eventon". Septembre de 2021, ili deklaris establi triflankan kunlaboran partnerecon pri sekureco, nome AUKUS, kies kerno estas, ke Usono kaj Britio helpos al Aŭstralio produkti nukle-energiajn submarŝipojn. Esence, kiel posedantoj de nukleaj armiloj kaj subskribintoj de la NNT, la tri landoj transigos tunojn da armilograda alte kondensita uranio al Aŭstralio, kiu ne havas nukleajn armilojn. Tio kaŭzos seriozajn riskojn de nuklea disvastigo. Ilia kunlaboro malobservis la celojn kaj principjon de la NNT, koncernajn regulojn de Statuto de la IAEA kaj Traktato pri Sud-Pacifika Nuklea-Libera Zono, ja ĝi estas la projekto kontraŭ la tri dokumentoj.

Usono, Britio kaj Aŭstralio volas en la formo de kliko posedi superecon de militaj strategioj en la azipacifika regiono kaj kopii la manierojn de NATO por instigi regionajn konfliktojn kaj kontraŭstarojn. La malvasta geopolitika intrigo ricevis ĝeneralajn dubojn kaj oponojn de landoj de la regiono.

Kian ajn planon ili havas, kunlaboro pri nukle-energia submarŝipo absolute ne estas ilia privata afero, male rilatas al interesoj de ĉiuj membrolandoj de la IAEA, devas esti decidata de ĉiuj membrolandoj en la interregistara procezo. Antaŭ ol atingi komunan interkonsenton de diversaj partioj, la tri landoj absolute ne devas fari kunlaboron ĉi-flanke. La popoloj de la azipacifika regiono ne forgesos, ke ĝuste pro sinliberigo el la ombro de Malvarma Milito, la regiono disvolvis sin regiono de la mondo kun plej vigla viveco kaj plej rapida kresko. Tiu ĉi situacio estas rara. Kiu volas detrui ĝin, tiun la popoloj absolute ne permesos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree