Pekino komencis servon de rekta ĉina-eŭropa kargotrajno
Yu Publikigita: 2023-03-16 18:26:23

Kargotrajno ŝarĝita per 55 konteneroj ĵaŭde matene foriris el Pekino al la rusa ĉefurbo Moskvo, kio markas la lanĉon de la unua rekta ĉina-eŭropa kargotrajno de la ĉina ĉefurbo.

La kargotrajno portanta varojn, inkluzive de konstruaj materialoj, hejmaj elektraj aparatoj kaj vestaĵoj foriris la loĝistikan nodon de la distrikto Pinggu en la nordoriento de la urbo kaj eliros el la lando tra la haveno Manzhouli en la ĉina norda Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

La trajno atingos Moskvon post 18 tagoj, vojaĝante proksimume 9 000 kilometrojn.

"En la pasinteco, ni devis sendi la produktojn al la provincoj Henan aŭ Hebei antaŭ ol ili estis ekspeditaj al Eŭropo," diris Chu Yixiao, ĝenerala direktoro de la kompanio Taitong pri internacia transportado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree