Marŝo al kultura komunumo
Ĝoja Publikigita: 2023-03-16 14:32:55

 La 44-a Internacia Turisma Foiro, Beogrado, Serbio

Antaŭ nelonge okazis la 44-a Internacia Turisma Foiro, Beogrado, Serbio, kaj Ĉinio servis kiel ĝia honorgasta lando. Pekino prezentis sin en la foiro, kio estis rigardata la unua reklamo pri kulturo kaj turismo de Pekino en la nova periodo de prevento kaj regado de la epidemio, kaj rigardata ne nur reklamo, sed ankaŭ "glacirompo"

Aleksandar Vucic, prez. de Serbio

Aleksandar Vucic, prez. de Serbio diris: "Per la oportuno mi volas inviti ĉinajn civitanojn al nia lando. Mi povas garantii al ili, ke serbaj vidindaĵo kaj kulturo igos vian vojaĝon inda."

Chen Bo, ĉina ambasadoro al Serbio 

Chen Bo, ĉina ambasadoro al Serbio diris: "Gravas, ke nia partopreno montras al diversaj flankoj de la mondo fortan tendencon de renormaliĝo kaj reprosperiĝo de ĉina turismo, ankaŭ alportas al Serbio kaj aliaj landoj mez-kaj-orientaj eŭropaj fortan volon rapidigi rekomencon kaj plivastigi turisman kunlaboron."

Turismo estas grava konsistiga parto de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Serbio, eĉ inter Ĉinio kaj la meza Eŭropo. De 2012 ĝis 2019 kreskis ĉirkaŭ 30-oble ĉinaj turistoj al Serbio. Kaj en 2019 15,40 milionoj da ĉinaj turistoj vojaĝis en Eŭropo, okupante 14,8% de kvoto de ĉina merkato pri vojaĝo ekster Ĉinio.

Malferma ceremonio de konfucea kurso en Virina Mezlernejo de Ŝtata Ĉambro, Kenjo

Februare de la kuranta jaro komenciĝis konfucea kurso en Virina Mezlernejo de Ŝtata Ĉambro, Kenjo, kaj tieaj ŝatantoj de la ĉina kulturo povas ne nur lerni la ĉinan lingvon, sed ankaŭ aliĝi al aktivadoj rilataj al la ĉina kulturo, kiel kungfuo, danco kaj kaligrafio.

Evelyne Nabukwest, estro de Virina Mezlernejo de Ŝtata Ĉambro, Kenjo

Evelyne Nabukwest, estro de Virina Mezlernejo de Ŝtata Ĉambro, Kenjo, diris: "Mi kredas, ke lernejanoj profitos, ĉar kiam vi venos al fremda lando por estonta studado, plejpartaj studentoj niaj kenjaj venos al Ĉinio kelkajn jarojn por fariĝi kuracistoj aŭ inĝenieroj. Por ili, ili ne bezonas lukti por lerni lingvon, ĉar ili jam komencas lernadon nun kaj havos bonan bazon. Kaj mi kredas, ke ili havos aldonan avantaĝon."

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de Rumana-Ĉina Asocio

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de Rumana-Ĉina Asocio, diris: "Nur per kulturaj interŝanĝoj homoj el malsamaj landoj kun malsamaj disvolvaj niveloj, historioj, kulturoj kaj religioj povos pli bone kompreni unu alian, profundigi konfidon kaj komune klopodi por realigi komunajn celojn de la homaro."

En la koncepto de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, iniciatita de Ĉinio, estas grava enhavo establi kulturan komunumon. Ĉu grandaera aŭ malgrandaera, ĉu potenca aŭ malpotenca, ĉu riĉa aŭ malriĉa, ĉiuj landoj estas egalaj membroj de la internacia komunumo, kaj kulturaj interŝanĝoj devas esti dudirektaj eĉ plurdirektaj, kaj oni devas lerni unu de alia kaj kompletigi unu alian.

Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto por Studoj de Mondiĝo

Marsela Musabelliu, plenuma direktoro de la Albana Instituto por Studoj de Mondiĝo, diris: "Tutmondiĝa vidkampo kaj interkultura vidpunkto povas pliigi inkluzivecon kaj interkomprenon. Finfine ni scias, ke ni estas similaj kie ajn ni troviĝas kaj kie ajn ni devenas. Ju pli frue oni scias tion, des pli frue la homaro marŝos al unuiĝo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree