Ĉinio merkrede vespere sukcese sendis novan eksperimentan sateliton al spaco el la Jiuquan-a Satelita Lanĉa Centro, nordokcidenta Ĉinio.
La satelito Shiyan-19 estis lanĉita je la 19-a horo kaj 41 minutoj laŭ la pekina tempo per portoraketo Long-Marŝado-11 kaj eniris en sian planitan orbiton sukcese.
La eksperimenta satelito estos ĉefe uzata por enketo de teraj resursoj, urba plano, katastrofa prevento kaj redukto kaj aliaj misioj.
Estis la 467-a fluga misio de serioj da raketoj Longa Marŝado.