Ĉinio publikigis blankan libron pri leĝ-bazita retspaca regado en nova epoko
Yu Publikigita: 2023-03-16 14:37:22

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio ĵaŭde publikigis blankan libron titolitan "Leĝ-bazita Retspaca Regado de Ĉinio en la Nova Epoko".

La blanka libro fokusiĝas al persistado de laŭleĝa regado en retspaco, firmigo de la leĝa sistemo pri retspaca regado, konservado de ordo en leĝ-bazita retspaco, defendo de senpartieco kaj justeco en retspaco, fortigo de konscio kaj kapablo de la publiko en leĝ-bazita retspaca regado, kaj pliigo de internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en leĝ-bazita retspaca regado.

La blanka libro diris, ke en la nova epoko, Ĉinio prenas leĝ-bazitan retspacan regadon kiel esencan parton de ĝenerala strategio de laŭleĝa regado kaj la alirvojon al konstruado de sia forto en retspaco.

Ĝi diris, ke rimarkinda plibonigo estis atingita en certigo de la leĝ-bazita retspaca regado, kaj Ĉinio akcelas retspacan regadon per konstruado de kompleta sistemo de leĝoj kaj regularoj, altefika leĝplenuma sistemo, strikta superrigarda sistemo kaj efika subtena sistemo. Kun sia pli forta kapablo en la leĝ-bazita interreta regado, Ĉinio dediĉis ideojn kaj solvojn al tutmonda interreta regado.

La blanka libro rimarkigis, ke en la nova vojaĝo al konstruado de moderna socialisma lando, Ĉinio ĉiam sin dediĉas al ĉiuflanka leĝ-bazita regado de la lando kaj retspaco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree