Ĉinio publikigis planon pri reformo de partiaj kaj ŝtataj institucioj
Yu Publikigita: 2023-03-16 20:08:27

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la Ŝtata Konsilio publikigis planon pri reformo de partiaj kaj ŝtataj institucioj, kaj disdonis cirkuleron postulantan fidelan efektivigon de la plano.

La plano diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, klopodoj estis faritaj por plu reformi partiajn kaj ŝtatajn instituciojn, estigante sistemajn kaj tutismajn transformiĝojn de iliaj funkcioj.

La plano atentigis, ke tamen, la institucia aranĝo kaj la distribuo de funkcioj de partiaj kaj ŝtataj institucioj ankoraŭ ne estas plene adaptitaj al novaj taskoj, kaj necesas pliaj reformoj kaj reĝustigoj.

Ĝi deklaris, ke la celo de la reformo de partiaj kaj ŝtataj institucioj estas konstrui funkcian sistemon de partiaj kaj ŝtataj institucioj, kiu estas kompleta, procedur-bazita kaj efika.

La plano diris, ke gravaj aranĝoj estis faritaj en la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ por profundigi la reformon de partiaj kaj ŝtataj institucioj, kio havas profundan signifon.

Laŭ la plano, klopodoj estas bezonataj por profundigi institucian reformon en ŝlosilaj kampoj kaj certigi, ke la gvidado de la partio super socialisma modernigo estu pli rafinita en institucia aranĝo, pli optimuma en la divido de funkcioj, pli bona en institucioj kaj mekanismoj, kaj pli efika en funkciigo kaj administrado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree