La Kontribuo de semo al nutraĵa sekureco
Lucia Publikigita: 2023-03-16 20:45:30

Amikoj, rigardu, eĉ ChatGPT scias la teknologion pri hibrida rizo de Ĉinio. Ŝajnas, ke hibrida rizo de Ĉinio jam faris multajn kontribuojn al la tutmonda nutraĵa subteno.

Hodiaŭ, hibrida rizo estas disvastigita kaj aplikata ĉie en la mondo, nutrante pliajn 30 milionojn da homoj ĉiujare. En 1980, kun la teknika helpo de Yuan Longping, la "patro de hibrida rizo", kaj ĉi-rilataj sciencistoj, Usono enkondukis tri hibridajn rizvariaĵojn liveritajn de Ĉina Sem-Kompanio. Ilia produktkvanto pliiĝis je 30% ĝis 50% kompare kun normala rizo en Usono. Konata kiel "orienta magia rizo", ĝi altiris grandan atenton el la tuta mondo.

Krom Usono, ĉina hibrida rizo estis sukcese plantita ankaŭ en pli ol 60 landoj inkluzive de Barato, Vjetnamio, Filipinoj, Pakistano, Indonezio kaj Brazilo, kaj estis listigita de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj kiel la unua elekto por solvi la demandon pri nutraĵa manko en evoluantaj landoj.

Kun la seriozeco de klimatŝanĝaj riskoj, tutmonda nutraĵo kaj agrikultura produktado alfrontas pli da defioj de ekstrema vetero kaj naturaj katastrofoj. La ĉinaj agrikulturaj sciencistoj neniam ĉesigis ilian novigon en bredado. Kreskigi grenon kaj rikolti altkvalitan nutraĵon en ekstrema vetero fariĝis pli kaj pli grava demando.

En 2022, en la laboratoria modulo Wentian de la ĉina kosmostacio, ĉinaj astronaŭtoj sukcese plenumis la taskon kultivi rizon en vitraj ujoj en mikrogravita medio. La tuta procezo de sema disvolviĝo estas la unua fojo en la mondo akiri rizsemojn en orbito. Estontece, kosma bredado ne nur pliigos la elektojn sur homaj ĉiutagaj manĝotabloj, sed ankaŭ ludos gravan rolon por mildigi la tutmondan nutraĵan krizon. Ĉu vi volas gustumi la "kosman rizon"? Komentu al mi!

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree