Ĉinio: Tiel nomata “demokratia pintkunveno” fakte estas kontraŭ demokratio
Ĝoja Publikigita: 2023-03-16 14:05:51

Laŭ raporto, usona prezidento Joe Biden leteris al gvidantoj de rilataj landoj por prezidi la duan tiel nomatan "demokratian pintkunvenon de gvidantoj", kiu okazos fine de marto. Merkrede Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, demandite en regula gazetara konferenco, diris, ke la tiel nomata "demokratia pintkunveno" fakte estas kontraŭ demokratio. Antaŭ pli ol unu jaro, tenante la flagon de "demokratio" Usono okazigis la tiel nomatan "demokratian pintkuvenon de gvidantoj", publike desegnis liniojn laŭ ideologio kaj dividis la mondon, kio fariĝis la farso malsanktiganta kaj tretanta demokratian spiriton, plene malkovris la esencon de Usono pri "falsa demokratio kaj vera hegemonio" kaj ricevis kritikon kaj oponon de multaj landoj.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree