Solvo de Ĉinio al “demando de modernigo”
Yu Publikigita: 2023-03-17 14:52:58

La 15an de marto en Pekino, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, ĉeestis la malferman ceremonion de la Dialogo de Altnivela Kunveno inter la KPĈ kaj Mondaj Politikaj Partioj per videoligo kaj faris tonikan paroladon. Xi sisteme eksplikis la komprenon de la KPĈ pri esplorserĉo de la vojo al modernigo, respondis serion da "demandoj de modernigo" kaj unuafoje proponis la Tutmondan Civilizacian Iniciaton, liverante la ĉinan solvon al antaŭenigo de la monda modernigo kaj progresigo de la homa civilizacio.

Realigi modernigon estas la universala serĉo de la internacia komunumo. Pro diferencaj stadioj de disvolviĝo kaj malsamaj historioj kaj kulturoj, landoj havas diversajn komprenojn pri modernigo. Nun, multaj defioj kaj krizoj estas interplektitaj kaj stakigitaj, kaj la moderniga procezo de homa socio denove troviĝas ĉe la vojkruciĝo de historio. Fronte al serio da pensigaj demandoj pri modernigo, "kian modernigon ni vere bezonas, kaj kiel ni povas atingi modernigon?", Xi profunde eksplikis siajn vidpunktojn kaj donis solvon, elmontrante politikan saĝon kaj respondecon kiel estro de la plej granda politika partio de la mondo.

Kiel respondi la "demandon de modernigo"? Xi prezentis kvinpunktan proponon: sekvi la koncepton “popolo la unua” kaj emfazi orientiĝon de modernigo al la popolo; persisti en la principo de sendependeco kaj esplori diversecon de la vojo al modernigo; havi konscion pri novigado kaj konservi la daŭrigeblecon de la moderniga procezo; disvolvi la spiriton "peni por fariĝi pli forta kaj helpi aliajn" kaj pliigi la universalecon de modernigaj atingoj; resti entreprenema kaj promesplena kaj certigi la firmecon de moderna gvidado. Ĉi tiuj ampleksaj kaj sistemaj klarigoj montras la vojon al la homaro por antaŭenigo de la moderniga procezo.

La 20a Nacia Kongreso de la KPĈ okazigita en oktobro 2022 resumis kaj eksplikis la teorion de la ĉina vojo al modernigo. Ĉi-foje en la altnivela dialogo de la KPĈ kaj mondaj politikaj partioj, Xi refoje eksplikis la signifon de la ĉina modernigo por la mondo, akcentante, ke klopodoj devas esti faritaj por liveri novajn ŝancojn al monda disvolviĝo kaj doni novan helpon al homa esploro de la vojo al modernigo per la novaj atingoj de la ĉina modernigo kaj fari novajn kontribuojn al la novigo de teorioj kaj praktiko de la homa socio en modernigo.

La internacia publiko opinias, ke la Tutmonda Civilizacia Iniciato estas plia grava koncepto, kiun Ĉinio dediĉas al la mondo, post la koncepto pri konstruado de la homa komunumo kun komuna estonteco, la Tutmonda Disvolva Iniciato kaj la Tutmonda Sekureca Iniciato.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree