Vojaĝo de Xi al Rusio antaŭenigos amikecon, kunlaboron kaj pacon
Yu Publikigita: 2023-03-17 20:03:42

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio Wang Wenbin diris vendrede, ke la baldaŭa vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio estos vojaĝo de amikeco, kunlaboro kaj paco.

Xi faros ŝtatan viziton al Rusio de la 20a ĝis la 22a de marto laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin. Wang diris, ke dum la restado, Xi profunde interŝanĝos opiniojn kun Putin pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo, akcelos strategian kunordigon kaj praktikan kunlaboron inter la du landoj kaj injektos novan impeton en la disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke la ŝtata vizito de Xi al Rusio plue profundigos reciprokan fidon kaj reciprokan komprenon inter Ĉinio kaj Rusio, firmigos la politikan kaj publikopinian bazon de amikeco inter la du popoloj de generacio al generacio, antaŭenigos reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj, profundigos la akordigon kaj kunlaboron inter la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio, kaj helpos al la du landoj atingi siajn disvolvajn kaj revigligajn celojn. Surbaze de la principo de ne-alianciĝo, ne-konfrontiĝo kaj ne-direktiĝo al iu ajn tria partio, la du flankoj praktikos veran multflankismon, antaŭenigos la demokratiigon de internaciaj rilatoj, konstruos plurpolusan mondan strukturon, plibonigos la tutmondan regadon kaj kontribuos al disvolviĝo kaj progreso de la mondo.

Wang atentigis, ke pri la ukraina demando, Ĉinio ĉiam staras ĉe la flanko de paco, dialogo kaj historia ĝusteco. La lastatempe publikigita "Pozicio de Ĉinio pri Politika Solvado de Ukraina Krizo" reasertas la kernajn ideojn prezentitajn de Xi antaŭe, kaj enkorpigas la objektivan kaj senpartian pozicion de Ĉinio pri la ukraina demando. Ĉinio sin tenos je objektiva kaj senpartia pozicio pri la ukraina krizo kaj ludos konstruivan rolon por antaŭenigi pacan intertraktadon.

Wang aldonis, "Mi volas ripeti, ke en la kampo de eksportado de militaj produktoj, Ĉinio ĉiam estis singarda kaj respondeca, kaj ĉiam regis la eksportadon de duoble uzeblaj produktoj laŭ leĝo kaj regularo. Krome, Ni ĉiam oponis unuflankajn sankciojn kaj longbrakan jurisdikcion sen la bazo de internacia leĝo kaj la rajtigo de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. La starpunkto kaj praktiko de Ĉinio estas konsekvencaj en forta kontrasto kun la praktiko de iuj landoj, kiuj aplikas duoblajn normojn pri armila vendo kaj pliseriozigas la ukrainan krizon. "

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree