Familiaj kuracistoj: "sano-gardistoj" de civilaj loĝantoj
Shanshan Publikigita: 2023-03-18 19:29:07

La sistemo de familiaj kuracistoj lanĉita de Ŝanhajo en 2011, jam kovris ĉiujn komunumojn en la urbo. Ĝis 2022, Ŝanhajo havis 251 komunumajn sanservajn centrojn, pli ol 30 000 komunumajn medicinistojn, kaj pli ol 6 000 familiajn kuracistajn teamojn. Uzante diversajn platformojn de interreto-servado, la familia kuracisto-teamo aktive zorgas pri la kontraktitaj loĝantoj, kaj gvidas loĝantojn fari memadministradon pri sano kaj personan protekton. Nuntempe la hierarkia sistemo de diagnozo kaj kuracado de Ĉinio, centrita sur la sistemo de familiokuracistoj, iom post iom pliboniĝas kaj tio multe profitigas civitanojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree