Ĉina ĉefministro urĝas certigi bonan komencon por ĉiuj laboroj
Jianping Publikigita: 2023-03-18 14:34:44

Vendrede ĉina ĉefministro Li Qiang urĝis klopodojn por efektivigi decidojn kaj planojn de la

Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj certigi bonan komencon de ĉiuj laboroj ĉe la nova deirpunkto.

Ĉefministro Li faris la rimarkojn kiam li prezidis la unuan plenan kunvenon de la Ŝtata Konsilio. La kunveno anoncis la dividon de devoj por la gvidantoj de la Ŝtata Konsilio kaj la starigon de ĝiaj institucioj, adoptis la nove reviziitajn laborregulojn de la Ŝtata Konsilio kaj faris aranĝojn por la registara laboro.

Li diris, ke la kvinjara mandato de tiu ĉi registaro koincidas kun la decida periodo por la bona komenciĝo de konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj, aldonante, ke la misio de la nova registaro estas certigi plenan kaj fidelan efektivigon de la decidoj kaj planoj faritaj de la Centra Komitato de la KPĈ.

Li ankaŭ substrekis la gravecon de altkvalita disvolvado kiel la unua kaj plej grava tasko, por la plena boniĝo de la ekonomia funkciado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree