Intervjuo kun pakistana prezidento Arif ur-Rehman Alvi
Shanshan Publikigita: 2023-03-18 17:55:03

Antaŭ nelonge en Islamabado, raportisto de Ĉina Komunikila Grupo intervjuis kun pakistana prezidento Arif ur-Rehman Alvi. En la intervjuo, Alvi gratulis Xi Jinping pro lia reelekto kiel prezidanto de Ĉinio. Li diris, ke la reelektiĝo de Xi Jinping estas tre grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la tuta regiono kaj la mondo. Li kredas, ke la mondo spertas grandajn ŝanĝojn kaj ĉiuj devus havi internacian pensmanieron. Li diris, ke diversaj landoj kompreneble devas konsideri siajn proprajn naciajn interesojn, sed tutmondaj interesoj ne devas esti oferitaj. Alvi alte taksis la iniciaton "Zono kaj Vojo" kaj amikecon de Ĉinio kaj Pakistano, dirante, ke "la du landoj estas "feraj fratoj", kaj amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio estas pli alta ol montoj kaj pli profunda ol maroj" .


 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree