"Interreta medicina prizorgo" profitigas pli multajn homojn per altkvalitaj medicinaj rimedoj
Shanshan Publikigita: 2023-03-18 19:24:45

En la "nuba konsultĉambro" de la interreta hospitalo de Subei Hospitalo en la urbo Yangzhou, Jiangsu-provinco, pluraj kuracistoj liveras diagnozajn kaj kuracajn servojn al pacientoj per la Interreto. La interretaj diagnozaj kaj kuracaj servoj daŭras de mateno ĝis 17:30 posttagmeze. Por pacientoj, kiuj ne povas tute solvi la problemon per interreta konsulto kaj bezonas veni al la hospitalo por kuracado, ili povas fari interretan rendevuon ĉe la interreta hospitalo por simpligi la procezon. En la lastaj jaroj multaj lokoj en Ĉinio lanĉis interretan diagnozon kaj kuracadon, ĝis la fino de 2022, la nombro de interretaj medicinaj uzantoj atingis 363 milionojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree