Turkio konsentis komenci la procezon de ratifo de la aliĝo de Finnlando al NATO, dum renkontiĝo inter turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj finna prezidento Sauli Niinisto en Ankaro.
Erdogan deklaris, "Ni decidis komenci la protokolon pri aliĝo de Finnlando al NATO en nia parlamento. Mi deziras, ke la decido estos bona por niaj landoj kaj nia alianco."
Finna prezidento Sauli Niinisto bonvenigis la decidon, dirante ke ĝi estas "tre grava" por lia lando.
Finnlando, kune kun Svedio, ĉesigis sian postmilitan neŭtralecon daŭrantan jardekojn per peticio de aliĝo al NATO en la lasta majo post la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio.