Ĉina ambasadoro: ĉina-rusaj rilatoj devas "antaŭeniri stabile" en malkvieta mondo
Jianping Publikigita: 2023-03-19 15:26:56

"Ju pli malkvieta estas la mondo, des pli grave estas por la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio antaŭeniri stabile," diris Zhang Hanhui, ĉina ambasadoro en Rusio, en lastatempa komuna intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj.

La ambasadoro diris, ke kiel ajn ŝanĝiĝas la internacia situacio, la ĉina-rusa plenampleksa strategia partnereco de kunordigo en la nova epoko daŭre antaŭeniros sur pli alta nivelo sub la strategia gvidado de la dulandaj ŝtatestroj.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, anoncis vendrede, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al Rusio de la 20-a ĝis la 22-a de marto laŭ invito de sia rusa paralelulo Vladimir Putin.

Zhang diris, ke la ŝtatestroj de Ĉinio kaj Rusio konservis proksimajn kontaktojn kaj interŝanĝis opiniojn pri duflankaj kunlaboroj kaj gravaj internaciaj demandoj, kio estas la kompaso kaj ankro por la disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree