Laŭ datumoj publikigitaj de la ĉina Nacia Statistika Buroo en la 15-a de marto, de januaro ĝis februaro ĉi-jare, kelkaj ekonomiaj indikiloj resaltis pli bone. La aldonvaloro de industriaj entreprenoj super la difinita grandeco pliiĝis je 2,4% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, la totalaj podetalaj vendoj de sociaj konsumvaroj pliiĝis je 3,5%, kaj la investo en fiksaj aktivoj pliiĝis je 5,5%. Ĉina ekonomio pli vigliĝas en la printempo.