Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis raporton pri demokratia stato en Usono en 2022
Yu Publikigita: 2023-03-20 12:01:26

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio lunde publikigis raporton en sia retejo titolitan "La Demokratia Stato en Usono: 2022".

La raporto, bazita sur de faktoj, amaskomunikilaj komentoj kaj fakulaj opinioj, celas prezenti veran bildon de usona demokratio dum la pasinta jaro.

Ĝi rivelas, ke usona demokratio estis en kaoso enlande kaj ke vidaĵo de ruiniĝo kaj katastrofoj estis posttasitaj sekve de tio, ke Usono kolportis kaj trudis sian demokration en la tuta mondo. La raporto esperas, ke ĝi helpos forigi la fasadon de usona demokratio por pli da homoj tutmonde.

Krom la antaŭparolo kaj konkludo, la raporto havas ankaŭ du partojn titolitajn "Usona demokratio en kronikaj malsanoj" kaj "Usona altrudo de 'demokratio' kaŭzis kaoson tra la mondo".

La raporto diras, ke en 2022, la neelirebla cirklo de demokratiaj pretendoj, misfunkcia politiko kaj dividita socio daŭris en Usono, kaj problemoj kiel mona politiko, identeca politiko, sociaj fendoj kaj la abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj plimalboniĝis .

Ĝi diras ankaŭ, ke la malsanoj afliktantaj usonan demokration profunde infektis la ĉelojn de usona politiko kaj socio, kaj plue malkaŝis regadan fiaskon kaj instituciajn difektojn de Usono.

Ligo de la angllingva raporto:

https://www.mfa.gov.cn/eng/wjbxw/202303/t20230320_11044481.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree