Ĉina modernigo kun “komuna riĉiĝo de la tuta popolo” donis novan pensfadenon al solvo de mondaj malfacilaj demandoj
Ĝoja Publikigita: 2023-03-20 07:29:43

Li Shiyao 

Li Shiyao estas indiĝeno de vilaĝo Zhongqing, strato Shuangjia, kvartalo Zhongshan, urbo Liupanshui, provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Li ne nur plantas fragujojn en granda aero, sed ankaŭ lertas en riĉiĝo. Lastajn kelkajn jarojn li gvidis vilaĝanojn laŭkondiĉe plantis karakterizajn ekonomiajn plantojn kiel akvomelonon kaj maizon, kaj esploris anstataŭigon de tradicia malaltefika plantado per moderna altefika plantado por helpi lokanojn pliigi enspezon kaj riĉiĝi.

Antaŭe membroj de la vilaĝo Zhongqing vivtenis sin per plantado de terpomoj kaj vivis de la ĉielo, nun ili jare enspezas pli ol tridek mil juanojn kaj la vivo pli kaj pli boniĝas. Li emocie diris, "Ekzistas unu frazo pri ĉina modernigo, nome 'troviĝas bona perspektivo de agrikulturo, farindaj aferoj en la kamparo kaj espero por kamparanoj.' Laŭ mi, nia plej granda avantaĝo estas disvolvi trajtajn industriojn en la kamparo laŭ naturaj kondiĉoj, kaj danke al tio ni povas pliigi laborpostenojn kaj enspezojn por vilaĝanoj, kaj fine realiĝos altkvalita disvolviĝo de agrikulturo kaj komuna riĉiĝo en la kamparo."

Vilaĝo Yu de gubernio An'ji de provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio

Komuna riĉiĝo signifas, ke homoj unuaj riĉiĝintaj gvidas malriĉulojn sin riĉigi por kepli kaj pli da homoj komune riĉiĝu. Vilaĝo Yu de gubernio An'ji de provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio, ĝuste konigis siajn spertojn de riĉiĝo al pli da vilaĝoj, ĝi gvidis najbarajn 17 vilaĝojn de 3 gubernioj komune konstrui "pli grandan vilaĝon Yu" altnivelan, modernan kaj internacian. Wang Yucheng, ĝenerala sekretario de la vilaĝa partia komitato konigis, "Nun la vilaĝo Yu estas forta, homoj, riĉaj kaj solidaj, kaj vidindaĵoj pitoreskaj. En 2022 la kolektiva ekonomio de la vilaĝo atingis 13,053 milionojn da juanoj (1,89 milionoj da usonaj dolaroj), kaj la pokapa enspezo 64 863 juanojn (9,400 usonaj dolaroj). Akvoguto spegulas brilon de la suno, kaj Yu-vilaĝo montras Ĉinion vigle disvolviĝantan."

Donitaĵoj publikigitaj komence de 2023 de Zhejiang-provinco estis atentataj. En 2022 meznombra pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en la kamparo de Zhejiang estis 37 565 juanoj (5,444 usonaj dolaroj) kaj la ratio inter enspezoj de loĝantoj en la kamparo kaj en urboj de Zhejiang-provinco malpliiĝis de 2,37 en 2012 al 1,9 en 2022. Kaj la komparo de la tuta lando malpliiĝis de 2,88 en 2012 al 2,45 en 2022. Zimbabva studento lernanta en Ĉinio Tungamirai Eric Mupona vizitis la kamparon de Zhejiang-provinco kaj trovis la "sekreton" de komuna riĉiĝo. Ŝi diris, “Dum mia vizito mi trovis, ke necesas penado kaj unuiĝo de la registaro, la popolo kaj la tuta socio por komuna riĉiĝo. Tio estas enkorpigita en praktikoj. Nun Ĉinio marŝas sur la vojo de komuna riĉiĝo.”

La ĉina modernigo strebas al ne nur "riĉiĝo" sed ankaŭ "riĉiĝo de ĉiuj popolanoj". Kiel diris Qin Gang, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, en la unua sesio de la 14-a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, "La ĉina modernigo estas modernigo kun komuna riĉiĝo de la tuta popolo, kaj la popolo riĉiĝas ne nur materie sed ankaŭ spirite. Tiuj ne estas modernigo, kiu profitigas nur plimalmultajn landojn kaj plimalmultajn personojn, kiu riĉigas riĉulojn sed malriĉigas malriĉulojn, kaj kiu kaŭzas spiritan malplenon kaj perdon de virto kaj ordo, kaj diverslandaj popoloj rajtas egale disvolviĝi kaj strebi al feliĉo."

Martin Jacques, brita fama erudiciulo

Martin Jacques, brita fama erudiciulo, analizis, ke la ĉina modernigo kun “komuna riĉiĝo de la tuta popolo” ne nur alportos multajn tutnovajn eblecojn al la ĉina estonta disvolviĝo, sed ankaŭ liveros novajn pensfadenojn al solvo de mondaj malfacilaj demandoj. "Okcidenta modernigo kaŭzis pli kaj pli intensiĝantan neegalecon en multaj landoj kaj neegaleco fariĝis unu el la gravaj demandoj en nia epoko. Se Ĉinio trovus manieron venki neegalecon kaj solvi ekstreman malriĉecon, tiu ĉi pli egala kaj pli inkluziveca modernigo grande influos la mondon."

Cavens Adhill, kenja fakulo pri internaciaj rilatoj, opiniis, ke por afrikaj landoj estas referencindaj pensfadenoj kaj modeloj efektivigi la ĉinan modernigon. "Ni esperas lerni de Ĉinio spertojn de disvolviĝo kaj la ĉina pensfadeno por efektivigi modernigon konsideras ĉiujn personojn, lasante neniun."

Laŭ plano, en 2035 ĉina pokapa enlanda malneta produkto atingos la nivelon de meznivelaj evoluintaj landoj, pliiĝos enspezoj de diplomitoj el universitatoj, akademioj, profesiaj lernejoj, laborantoj kun teknologioj kaj kamparanaj laborantoj, kaj en la estontaj 15 jaroj superos 800 milionojn la nombro de ĉinoj kun meznivelaj enspezoj…Malrapide disfaldiĝas la viva rulo de pentraĵo pri la ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree