5a Konferenco de Bagdada Internacia Dialogo okazis en Bagdado
Qiujieming Publikigita: 2023-03-20 20:25:18

La 5a Konferenco de Bagdada Internacia Dialogo dimanĉe okazis en Bagdado, ĉefurbo de Irako. Kun la temo de “Kien Irako iros post 20 jaroj de Iraka Milio?”, multaj irakaj registaraj oficistoj kaj fakuloj kaj kleruloj en diversaj kampoj en- kaj eksterlande faros dialogojn en la dutaga konferenco.

Iraka ĉefministro Mohammed Shia al-Sudani diris en sia parolado, ke en la lastaj 20 jaroj, Irako travivis diversajn malfacilaĵojn pro milito kaj terorismo, kaj Irako devas pruvi al la mondo, ke ĝi estas decidita kaj kapabla reveni al sia ĝusta pozicio.

Iraka ministro pri laboraj kaj sociaj aferoj diris, “Ĉi tio estas dolora memoro. Okaze de la 20a datreveno de la Iraka Milito, la konferenco rememorigas al ni ĉiujn pasintajn spertojn kaj ĉiujn defiojn, kiujn ni renkontis. Ni interparolos kun esploristoj, kleruloj, decidantoj kaj ŝlosilaj opiniestroj el multaj landoj en la mondo por diskuti strategiojn taŭgajn por nia disvolviĝo kaj prepari por la estonteco de Irako.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree