Putin: Rusa-ĉinaj rilatoj donas ekzemplon de harmonia, konstruiva kunlaboro inter ĉefaj landoj
Qiujieming Publikigita: 2023-03-20 20:31:55

“La rusa-ĉinaj rilatoj donas ekzemplon de harmonia kaj konstruiva kunlaboro inter ĉefaj landoj,” skribis rusa prezidento Vladimir Putin lunde en la ĉina Popola Ĵurnalo, ĵus antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Rusio.

En sia subskribita artikolo “Rusio kaj Ĉinio: Partnereco adaptita al estonteco”, Putin alparolis la amikan ĉinan popolon kaj atendis, ke liaj interparoloj kun Xi “injektos novan potencan impulson” en duflankan kunlaboron.

Putin diris en la artikolo, ke la vizito reasertas la “specialecon” de la rusa-ĉina partnereco, kiu ĉiam estis konstruita sur reciproka konfido, kaj respekto al la suvereneco kaj interesoj de ambaŭ flanko.

Putin esprimis sian kredon, ke la amikeco kaj partnereco bazitaj sur la strategia elekto de la du popoloj plu kreskos kaj akiros forton por la bonfarto kaj prospero de Rusio kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree