Xi atingis Moskvon por ŝtata vizito al Rusio
Qiujieming Publikigita: 2023-03-20 18:19:44

Laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping lunde posttagmeze atingis Rusion por ŝtata vizito ĝis merkredo.

Grandioza bonveniga ceremonio okazis post la atingo de Xi.

En skriba deklaro, Xi diris, ke li atendas havi profundan interŝanĝon de opinioj kun Putin pri duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komunaj interesoj, por desegni projekton por strategia kunordigo kaj praktika kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko.

Xi diris, ke li certas, ke la vizito produktos fruktodonajn atingojn, kaj injektos novan impulson al la solida kaj konstanta kresko de la ampleksa strategia partnereco de kunordigado de Ĉinio kaj Rusio por nova epoko.

Rimarkinte, ke Ĉinio kaj Rusio estas amikaj najbaroj ligitaj per komunaj montoj kaj riveroj, Xi diris, ke antaŭ 10 jaroj, li faris sian unuan ŝtatviziton al Rusio kiel ĉina prezidanto, kaj kune kun Putin malfermis novan ĉapitron en la ĉiuflanka disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.

“Dum la pasinta jardeko, la du landoj plifirmigis kaj kreskigis siajn rilatojn surbaze de ne-alianciĝo, ne-konfrontiĝo kaj ne-direktiĝo al iu ajn tria partio, kaj donis bonegan ekzemplon por disvolvado de nova modelo de grand-landaj rilatoj havantaj reciprokan respekton, pacan kunekzistadon kaj kunlaboron por komuna gajno,” Xi diris, aldonante,  ke ambaŭ landoj profundigis politikan reciprokan konfidon, vastigis praktikan kunlaboron, konservis proksiman kaj efikan internacian kunlaboron kaj forĝis longdaŭran amikecon inter siaj popoloj.

Xi diris, ke la kresko de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio ne nur alportis palpeblajn profitojn al la popoloj de ambaŭ landoj, sed ankaŭ faris gravajn kontribuojn al la disvolviĝo kaj progreso de la mondo.

Xi diris, ke ambaŭ estante gravaj landoj en la mondo kaj konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, Ĉinio kaj Rusio ludas gravajn rolojn en internaciaj aferoj.

Xi diri, ke en la ŝanĝiĝanta mondo, Ĉinio daŭre kunlaboros kun Rusio por protekti la internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno, la internacian ordon subtenatan de internacia juro kaj la bazajn normojn de internaciaj rilatoj bazitaj sur la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN.

Xi aldonis, ke Ĉinio kunlaboros kun Rusio por subteni veran multflankismon, antaŭenigi multpolusan mondon kaj pli grandan demokration en internaciaj rilatoj kaj helpi fari tutmondan regadon pli justa.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree